Saluton, denove!
Cxi tiu subforumo estas por Esperantistoj, precipe por tiuj kiuj celas verki sian romanon en Esperanto. Tamen, cxiu partoprenanto de NaNoWrimo kiu parolas Esperanton bonvenas babili cxi tie. Bonvolu prezenti vin.
Romanen!
-- Simono
===== (Kaj jen traduko angla) =====
Hello again!
This sub-forum is for Esperantists, specifically for those who aim to write their novel in Esperanto. However, every NaNoWrimo participant who speaks Esperanto in welcome to chat here. Please introduce yourself.
Novelward!
-- Simmon
----------




27,042 / 50,000
Okt 11, 2007 - 23 43
Saluton Simono !
Vi min konas, sed por aliaj jen eta memskizo:
Mi estas esperantistoj dum 25 jaroj. Loghas en Francio ekde 15 jaroj sed mi estas usonano. Preter Nano, mi estas tradukisto. Mi havas 52 jarojn (53 dum Nano), faras fizikan trajnadon, shatas katojn kaj mi barbighas por Nano. Jen preskau chio :-)
----------------------------------------------------
Dankon pro la invito al la forumo, Simono. Bedaurinde mi ne verkas esperante chi tiu jaro. Tamen mi certe partopreni al amikaj diskutoj. Lastjare mi jam faris skizon de esperanta romano sciencfikcia nomata, La Homo Kiu Degelis. Mi intensas verki ghin post Nano. Chi jare mia romano estas : The Mysterious Dr. Green and the Aliens.
Kaj vi? Chu vi faras ekde lastjaro? Chu vi finis vian romanon? Chu vi volas klopodi eldonigi ghin? Mia Nano de 2002 baldau estos che Lulu. La verko de 2006 estas "okcidentajha" aventuro--indianoj, bataloj, rapidaj pafilistoj, ktp. Tio ne ankorau finighas.
Ghis!
Paul
51,659 / 50,000
Okt 12, 2007 - 13 22
*scaramouche skribis:
> Kaj vi? Chu vi faras ekde lastjaro? Chu vi finis vian romanon?
> Chu vi volas klopodi eldonigi ghin?
Vi demandas, kion mi faris dum la pasinta jaro, cxu?
Printempe mi revenis al loka universitateto (usone nomita "komunuma kolego") por studi gxeneralajn temojn. Mi pensas ke mi studos animacion por ke mi povu krei desegnitajn filmojn en Esperanto. Mi sercxas kaj esploras lernejojn por tiu temo.
Pri NaNoWriMo, mi atingis 50.000 vortojn, kaj la rakonto plimalpli finigxis. Sed mi neniam . . . (nu, neniam diru 'neniam', cxu ne?) . . . mi ankoraux ne redaktis gxin. Estus malfacila klopodo. Nu, eble poste mi provos redakti gxin. Se ne, eble mi montros gxin al homoj.
Mi verkis esperantlingvan teatrajxon dum Script Frenzy (Manuskripta Frenezo), sed la rakonto ne tute finigxis. Kvankam mi sukcesis verki 20.000 vortojn, mi ne tre felicxas pri gxi. Tamen, estas kelkaj bonaj ideoj tie, kaj eble mi povos ripari la verkon. Eble gxi estus pli bona kiel unuaktajxo aux novelo.
Post Script Frenzy mi iris al NASK (la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto). Ni studis la verkojn kaj poezion de William Auld. Pro tio, mi verkis (acxajn) poemojn por nia cxiutaga gazeto.
Amike,
-- Simono
4,968 / 50,000
Okt 12, 2007 - 20 13
Mi ne komprenas! Mi estas komencanto de Esperanto. Mi penis lerni, sed neniu parolas Esperanton. :(
...I am such a newbie, and I'm sorry. I just thought it was interesting that there was an Esperanto forum on NaNoWriMo.
51,659 / 50,000
Okt 13, 2007 - 13 42
* Kaiwynn skribis (Kaiwynn wrote):
> Mi ne komprenas! Mi estas komencanto de Esperanto. Mi penis lerni, sed neniu parolas Esperanton. :(
Sxajnas al mi (It seems to me) ke vi komprenas (that you understand) iom da E-o (a little bit of Esperanto). Cxiu E-isto iam estis komencanto (Every Esperantist was a beginner at some point ). Kiel vi penis lerni (How did you try to learn)? Cxu vi sercxis klubon (Did you seek out a club) en via urbo (in your city)? Eble estas Esperantaj parolantoj (Maybe there are Esperanto speakers) proksimaj al vi (close to you).
Se vi volus (If you'd like), mi povus paroli al vi per Skajpo (I could talk with you on Skype), sugesti kursojn (suggest courses), helpi vin trovi lokulojn (help you find locals), aux ion ajn alian (or anything else). Nur petu (Just ask)!
Amike (in friendship),
-- Simmon
51,324 / 50,000
Okt 13, 2007 - 23 50
Saluton. Mi ne pensas mi penos verki mian romanon esperante, cxar mia scio ne estas suficxa. Tamen, mi babilos cxi tie se mi komprenas la konversacion.
Mia nomo estas Jessica, kaj mi estas de auxstralio. Mi komencis lerni esperanton antaux du jaroj, sed neniam serioze. (Cxu tio estas la korekta vorto?) Mia esperanta scio estas rudimenta.
Mi volus verki romanon esperante, sed kiam mi povas paroli esperante flue. Pardonu min por miaj eraroj...
51,659 / 50,000
Okt 14, 2007 - 09 41
Resaluton, Jess!
Laux mi, via scio de Esperanto estas suficxe suficxa, se mi rajtas tion diri. ;) Pardonado ne necesas. Nur kelkaj eraretoj rimarkindis. Ne hontu pri via scipovo.
Sed se vi volas studi Esperanton serioze (laux mi, ja estas la gxusta vorto), eble vi konsideru la Aŭstralian Esperanto-Somerkursaron (http://aesk.esperanto.org.au/index.html) januare. La detaloj pri 2008 ankoraux ne aperas cxe la retpagxaro, sed laux mia memoro, gxi eble okazos en NovZelando. Gxi sxajnas simila al NASK (la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto), kiun mi tre gxuis du fojojn.
Kiel vi lernis gxis nun?
Amike,
-- Simmon
51,324 / 50,000
Okt 15, 2007 - 04 05
Mi uzis la interreto lerni esperanton. Mi vizitis Lernu! ofte, kaj legis la lecionojn tie. Nun, mi lernas malpli aktive ol tiam, sed kiam mi estis en Perth antaux semajno, mi acxetis gxisfundan vortaron kiu mi uzas tre ofte kiam legas kaj skribas esperante!
Mi ne pensas mi povos iri la Somerkurson, cxar mi nune agxas dek kvar. En la futuro, mi eble konsideros gxin. Dankon por la linko. :)
0 / 50,000
Okt 15, 2007 - 09 54
Dankon pro la invito al la forumo. Lastan jaron mi sukcese partoprenis en NaNoWriMo, esperante, kaj poste trasdukis la verkon en la anglan. Diversmaniere la romano altiris cxirkaux 1600 britajn pundojn por mi pregxejo.
Cxi-jare mi denove partoprenos. Mi deziras bonsxancon al cxiu esperantista konkursanto.
Amike, Michael
51,659 / 50,000
Okt 22, 2007 - 17 39
* cayley skribis:
> Dankon pro la invito al la forumo.
Resaluton, cayley!
> Lastan jaron mi sukcese partoprenis en NaNoWriMo, esperante,
Jes, kaj nun vi estas kvazaux famulo pro tio. Mi vidis kelkajn artikolojn pri vi (en la angla kaj Esperanto).
> poste tradukis la verkon en la anglan.
Tio mirigas min. Miaj esperantlingvaj verkoj ankoraux ne pretas tradukigxi. Tioj devos unue redaktigxi. Tamen, mi ankoraux ne pretas redakti tiojn.
> la romano altiris cxirkaux 1600 britajn pundojn por mia pregxejo.
Gratulon!
> Cxi-jare mi denove partoprenos.
Bonege!
Amike,
-- Simmon
7,200 / 50,000
Okt 28, 2007 - 09 28
Saluton. Mia nomo estas Gxojo (Joy). Mi parolas Esperanton, sed (cxi-jare) mi ne verkos mian romanon esperantlingve -- estas suficxe malfacila verki gxin en mia denaska lingvo (la angla)! Sed tio tre interesas min, ke vi verkos la viajn en Esperanto. Bonan sxancon al cxiuj!
~Gxojo
51,659 / 50,000
Okt 28, 2007 - 12 44
Saluton, Gxoj'! (Gxojo? Gxojinjo?)
Tute certe. Mi felicxas ke mi verkis mian unuan romanon de NaNoWriMo en la angla. Tio kuragxigis min kaj poste mi komencis serioze konsideri verkadon en Esperanto. Cxu vi venkis la pasintajn jarojn?
Nu, bone. Ni semis la pen(s)on en vin*. Eble la venontan jaron ankaux vi verkos en nia lingvo. :)
Dankon pro la bondeziro. Almenaux du el ni estas tiel nomitaj "rekulpuloj", kiuj verkos la duan fojon esperante en NaNoWriMo.
=====
* - Pensemo semas penojn, cxu ne?
4,001 / 50,000
Nov 1, 2007 - 09 29
Saluton!
Lastjara, mi Nanowrimis sukcese en mia nasklingvo, Angla. Cxi jaro... ho ve...
Mi kredas ke mi devas kulpigi Simon-on por ke mi verku je Nanowrimo en Esperanto cxi jaro. Espere, la romano ne venkas min. Mi klopodos, mi klopodos. Mi esperas plibonigxas mian esperanton pro cxi tiu sperto. Tamen, mi amuzos cxiukaze... kun kapdoloroj...
Mi havas nenian planon, nur tempon kaj kalvaron kaj tre paciencan edzinon. Mi estas ankoraux iomete hezita pri la projekto, sed... Kiu ne riskas, tiu ne gajnas, cxu ne?
Bonverkadu al ciuj vi!
Anders
51,659 / 50,000
Nov 4, 2007 - 11 07
Ho, do vi estas Hugamagu'. Bonvenon!
Jes, eble mi kulpas. Tio ne gxenas min. ;)
Jes, kompreneble!